Talibana Movado de Pakistano (urdueتحریک طالبان پاکستان, Tehrik-i-Taliban Pakistan; mallongigite, TTP) estas alianco de diversaj grupoj bazitaj en la Federacie Administrataj Tribareoj de norda Pakistano[1]. En ĝi membras plej multaj, kvankam ne ĉiuj, pakistanaj grupoj sin nomantaj "Talibanoj". Ĝi formiĝis en decembro 2007 kiam ĉ. 13 grupoj kuniĝis sub la gvidado de Baitullah Mehsud.[2][3] Inter la asertitaj celoj de la Movado estas rezisto kontraŭ la Pakistana ŝtato, aplikado de sia interpreto pri ŝario, kaj unueca kontraŭagado al la NATO-armeo en Afganio.[4][5]
TTP ne estas rekta filio de la afganiatalibana movado gvidata de Aĥtar Mansur. La du grupoj havas apartajn historiojn, strategiajn celojn, kaj interesojn, kvankam ili estas etne kaj religie parencaj.[6] La afgania talibano fokusigas sian agadon kontraŭ la afgania registaro kaj la internacia armea koalicio en tiu lando,[7] kaj strikte evitas atakojn kontraŭ Pakistano, sed TTP ĉefe, ja preskaŭ ekskluzive celumas Pakistanon kvankam ĝi pretendis respondecon ankaŭ pri du atakoj en Usono.[8][9]
Maulana Fazlullah fariĝis la estro de TTP malfrue en 2013; en 2014 TTP disiĝis en almenaŭ kvar frakciojn, sed en 2015 ĝi iomagrade reunuiĝis.[10] Unu el la frakcioj estas Ĝamaat ul-Ahrar, kiu pretendis respondecon por bombatako en parko en Lahoro paske de 2016, en kiu mortis pli ol 70 homoj.[11]